Adreso

Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176
3015 BJ Rotterdam (Nederlando)

telefono: +31 10 436 1044
faksilo: +31 10 436 1751
sekretario@co.uea.org

 

Vizitoj

Vizitantoj, bonvolu laŭeble anonci sin antaŭe. De la Centra Stacidomo eblas piediri (20 minutojn) aŭ veturi per tramo 4, direkto Schiedam (sĥidam) aŭ Marconiplein, kaj eliri ĉe la kvina haltejo, `s Gravendijkwal (pron. sĥravndejkval).

La laborhoraro estas de lundo ĝis vendredo:
9:00 – 13:00
14:00 – 17:30

 

Servoj

Libroservo: En la CO funkcias libroservo, kiu vendas praktike ĉiujn Esperantajn librojn, diskojn, kasedojn, vidbendojn, filatelaĵojn k.a. varojn, kiuj estas akireblaj en la merkato. Eblas konsulti aktualan katalogon kaj mendi ĉe www.uea.org/katalogo.

Biblioteko: En la CO troviĝas Biblioteko Hector Hodler. La biblioteko estas limigite publika: uzi la deponaĵojn oni rajtas nur surloke (laŭ interkonsento) aŭ mendante fotokopiojn.