Informado estas unu el la bazaj agadoj kiuj ebligas doni al Esperanto lokon en la mondo kaj en nia ĉirkaŭaĵo. Pro tio de UEA ni subtenas la aktivulojn kiuj dediĉas sian tempon kaj strebojn al ĉi fundamenta funkcio de nia movado.

Ni kalkulas kun komisiono pri gazetaraj kampanjoj kaj laborgrupo nomata Zorgantoj pri Informado (ZPI). Ni invitas vin aliĝi kaj kontribui tie.

 

Sekve troviĝas kolekto de informiloj en diversaj lingvoj, kiun vi povas helpi plibonigi:

  • Malkovru Esperanton
    Lingvoj: angla, nederlanda, pola, portugala, slovaka, slovena.
  • Ĝisdate pri Esperanto
    Lingvoj: angla, armena, bulgara, dana, estona, franca, germana, greka, hispana, hungara, indonezia, itala, kataluna, korea, litova, nederlanda, norvega, pola, portugala, rumana, rusa, serba, slovena, sveda, taĝika.
  • Unustila TEJO-informilo
    Lingvoj: angla, arpitana, bulgara, ĉeĥa, dana, finna, franca, germana, greka, hispana, hungara, itala, kartvela, kataluna, malagasa, nederlanda, piemonta, pola, portugala, rumana, slovena, svahila, ukraina, vjetnama.