La historio de UEA estas ne nur la historio de tiu organizaĵo, sed ankaŭ grava parto de ĉiu ĝenerala historio de Esperanto, pro la centreco de la Asocio por la Esperanto-lingvokomunumo.

Origino Origino

Fine de 1907 Hector Hodler kaj aliaj esperantistoj komencis konstrui organizon por antaŭenigi Esperanton pere de praktikaj servoj. La 28-an de aprilo 1908 ili konstatis sufiĉan subtenon por fondi “Universalan Esperanto-Asocion”, kaj tiu tago estas nun konsiderata la naskiĝtago de UEA. La 1-an de majo 1908 oni publikigis la fondon en la revuo “Esperanto” (n-ro 30). Hector Hodler, la unua direktoro d

La unua Centra Oficejo de UEA en Ĝenevo, 1931.

e UEA, estis helpata interalie de Eduard Stettler, kiu funkciigis la Centran Oficejon en Ĝenevo kaj aranĝis la financan reformon de 1912 kaj Harold Mudie, unua prezidanto de UEA en 1908.

En januaro 1916 kapitano Mudie mortis. Nur en 1919 oni elektis novan UEA-prezidanton, nome la antaŭan vicprezidanton Hector Hodler, kiu mortis en marto 1920. Li postlasis al la asocio monon, sian bibliotekon kaj la gazeton Esperanto.

En 1924-28 Edmond Privat estis UEA- prezidanto. La alia UEA-prezidanto dum tiu periodo estis Eduard Stettler de 1920 ĝis 1924 kaj 1928 ĝis 1934.

La nombro de oficistoj kreskis, kaj eblis doni iom pli da atento al la biblioteko de UEA, donaco de Hodler. Petro Stojan kaj Henri Vatré prizorgis ĝin, kaj tiutempe estiĝis la Bibliografio de Internacia Lingvo ĉefe surbaze de tiu biblioteko. La gazeto Esperanto (tiam nomata ankoraŭ ne revuo) estis en 1920-34 redaktata de Edmond Privat.

Unuiĝo de neŭtrala movado kaj la ''Nova UEA'' Unuiĝo de neŭtrala movado kaj la ''Nova UEA''

En tiu tempo, krom UEA estis kelkaj sendependaj internaciaj esperantaj asocioj kaj organoj, kiel la Esperantista Centra Oficejo, la Konstanta Reprezentantaro de la Naciaj Societoj, la Internacia Centra Komitato, ktp. dum la Universala Kongreso de 1922 la kontrakto de Helsinki estis subskribita de tiuj asocioj. Per ĝi, Universala Esperanto-Asocio kaj aliaj societoj aranĝis organizitan kunlaboron. Tiu kunlaboro, la Helsinko-sistemo, daŭris de 1922 ĝis 1934, la naciaj societoj decidis abolicii la sistemon. Ili fondis Universalan Federacion Esperantistan, sed fine akceptis novspecan kunlaboron kun UEA kiel tegmento de la neŭtrala movado en 1934.

En 1933/34 UEA transformiĝis al “nova UEA”, laŭ la interkonsento de Kolonjo. La unuaj naciaj societoj (nun nomataj landaj asocioj) aliĝis en aprilo 1934. La nova estraro, elektita dum UK 1934 en Stokholmo, estis estrata de Louis Bastien, unu el la vicprezidantoj estis la germana esperantisto Anton Vogt, la alia J. R. G. Isbrücker.

Persekutoj kaj skismo Persekutoj kaj skismo

Krom monaj problemoj pro ekonomia monda krizo, alispeca problemo, kaj en la daŭro multe pli grava, estis la venko de diktaturoj en pli kaj pli da landoj. Precipe la Hitlera regado en Germanujo kaŭzis malfacilaĵon al UEA, ĉar oni perdis multe da membroj en tiu lando kun tradicie forta Esperanto-movado, ĉar en 1936 germanoj ne plu rajtis membriĝi en internacia planlingva asocio. La persekutoj en Stalina

Libro pri historio pri la atakoj kontraŭ la E-movado

Sovetunio ankaŭ malutilis la movadon.

Kiam la Estraro en 1936 decidis transloki la oficejon de Ĝenevo al Londono, protestis eta grupo de svisaj membroj, la tiel nomataj “ĝenevaj protestantoj”, pro ne konvena proceduro. La sekvo estis tiel nomata “skismo”, disdividiĝo de la neŭtrala movado. La plej multaj aktivuloj, membroj kaj landaj asocioj transiris al Internacia Esperanto-Ligo (IEL) kun nova organo Esperanto Internacia. Malplimulto restis en la tiel nomata ĝeneva UEA, kiu daŭrigis la revuon Esperanto.

Post la milito, ĝeneva UEA devis konfesi al si mem, ke ĝi ne havos estontecon, kaj serĉis unuiĝon kun IEL. En 1947, en la unua postmilita kongreso, la du asocioj denove kuniĝis sub la malnova nomo Universala Esperanto-Asocio.

Malvarma milito, 1945-1955 Malvarma milito, 1945-1955

Post la dua mondmilito komence komunistoj provis atingi influon en UEA, sed sekvis fazo de malpermesoj aŭ malhelpoj al Esperanto en la komunistaj landoj (ekde 1949).

Proksimume samtempe, UEA havis problemon pro kelkaj usonanoj, kiuj asertis, ke komunistoj havas tro da influo ĉe UEA. Post ripetaj atakoj la komitato de UEA fine Esperanto-Asocion de Norda Ameriko, la malnovan landan asocion de Nord-Ameriko, eksiĝis. Sekve, UEA havis apogon nek de Usono, nek de Sovetunio.

Malstreĉigo komencis per la sukceso de la Esperanto-movado en Montevideo. La Unesko-konferenco de 1954 en tiu urbo akceptis rezolucion, kiu agnoskis la laboron de UEA favore al la interkompreniĝo de la popoloj. Post tio, novaj esperantaj landaj asocioj de Usono kaj Sovetunio aliĝis al UEA.

La epoko Ivo Lapenna, 1955-1974 La epoko Ivo Lapenna, 1955-1974

Ivo Lapenna eniris la Estraron de Internacia Esperanto-Ligo en 1938, sed fariĝis internacie aktiva precipe post la dua mondmilito. Dum pli ol dudek jaroj li estis la fakta aŭ oficiala gvidanto de UEA, kiam li estis ĝenerala sekretario (ekde 1955) kaj poste kiel prezidanto (ekde 1964). Pro liaj klopodoj kaj sukceso ĉe

Unesko-konferenco en 1954 oni nomas lin foje “heroo de Montevideo”.

Ivo Lapenna en 1966

Lapenna kiel ĝenerala sekretario fariĝis la ĉefa estrarano, dum la prezidantoj restis por reprezentaj taskoj kaj enmiksiĝis nur en kazo de bezono. La prezidantoj Giorgio Canuto (1956-1960), kaj Hideo Yagi (1962-1964), estis en la ekstermovada vivo gravaj personoj, sed ne multe influis en la asocia vivo. Ekde 1964, kiam Lapenna fariĝis prezidanto, kaj ankaŭ nun, la ĝenerala sekretario estas nur estrarano kun specialaj taskoj, la gvido estas denove la afero de la prezidanto kaj la direktoro.

Ĉar la mono ne sufiĉis por domo en Londono, UEA translokiĝis en oktobro 1955 al Roterdamo, Nederlando. Tie estis sufiĉe grandaj lokaj grupoj por rekruti oficistojn. Nova estro de la Centra Oficejo estis Marianne H. Vermaas, nova KKS fariĝis Gian Carlo Fighiera, en 1956 nova redaktoro de Esperanto William Auld, geamikoj de Lapenna. Ekde 1962 UEA sidas en propra domo en la sama urbo.

Post Lapenna, prezidantoj estis Humphrey R. Tonkin kaj Grégoire Maertens; plia multjara estrarano estis Flóra Szabó-Felső, la unua virino en UEA-estraro. En 1974-1980 diversaj UEA-aktivuloj kunlaboris por la statuto de 1980.

Jubileo de Esperanto Jubileo de Esperanto

En tiu tempo, alvenis novaj landaj asocioj el la komunista landaro sed ankaŭ el la tria mondo, precipe Sud-Ameriko. La UK 1981 en Brazilo estis la unua en la suda duono de la Tero, kaj ĝenerale la asocio fariĝis pli kuraĝa kongresi ekster Eŭropo. Sukceso de la eksterrilata politiko de UEA en tiu tempo estis precipe, ke en UK 1977 (Rejkjaviko) venis al la inaŭguro la ĝenerala direktoro de Unesko.

UEA fondis pliajn oficejojn krom la Centra, ekz. la Grafikan Centron en Antverpeno (Belgio) kaj la Sciencan Eldonan Centron en Budapeŝto (Hungario). Kaj, en la 1980-aj komenciĝis la komputila epoko ĉe UEA.

Al la grandaj okazaĵoj de tiu periodo apartenas la “jubilea jaro” de 1987 (cent jaroj de Esperanto), ekplanita jam de 1980. Fakte temis pri jarego, ĉar oni oficiale komencis ĝin en 1986 kaj lasis ĝin daŭri ĝis 1988. La UK 1987 en Varsovio estis la ĝis nun plej granda kongreso, kvankam oni devus konsideri, ke ne ĉiuj (precipe el la orientaj) partoprenantoj estis esperantistoj.

Jubilea simbolo, kreita dum la jubilea jaro kiel alternativa simbolo de esperanto

Post la falo de Berlina Murego Post la falo de Berlina Murego

La ŝanĝoj en orienta Eŭropo de ĉ. 1989 faris la tiean movadon pli simila al la okcidenteŭropa. Orienta Eŭropo restis grava parto de la movado, ankaŭ tiel reprezentanta en la UEA-estraro. Al la ŝanĝoj en orienta Eŭropo apartenas ankaŭ la disfalo de Sovetunio kaj Jugoslavujo, kio liveris novajn landajn asociojn. Dum la UK 1992 en Vieno oni diskutis pri la aliĝo de la slovena kaj kroata ligoj, kun la sekvo ke ankaŭ jugoslavaj eroj aliĝis.

La Asocio ricevis sian unuan retadreson en februaro 1992, sed nur en la Jarlibro 1995 unuafoje menciis ĝin. En la Jarlibro 2001, el la delegitoj 48 procentoj indikis sian retadreson. Ekde februaro 2002 la oficistoj en CO havas unuopajn retadresojn.

La nova jarcento La nova jarcento

En la jaro 2001 elektiĝis Renato Corsetti kiel prezidanto de UEA. En 2003-2005 UEA dungis, subtenite de Esperantic Studies Foundation, Ziko van Dijk por Biblioteko Hector Hodler. Rezulto estis konsila plano por la estonto de la kolekto, por la loka situo kaj diversaj publikigaĵoj de UEA.

Ĉirkaŭ 2003 okazis serioza diskuto ĉu UEA restu en Roterdamo aŭ serĉu alian urbon por la Centra Oficejo. Fine la Estraro decidis resti kaj renovigi la ĝisnunan domon. Tiu renovigo komenciĝis en 2006. Biblioteko Hector Hodler transiris al alia ĉambro.

Probal Dasgupta iĝis en 2007 prezidanto. En 2010 li reelektiĝis kaj oficis ĝis 2013. Mark Fetes estas ekde 2013 prezidanto de Universala Esperanto-Asocio.