Forpasis NGUYỄN Xuân Thu (1932-2017)

20-an de Oktobro 2017 / Comments (0)

Aliaj

La 18-an de oktobro 2017 forpasis NGUYỄN Xuân Thu (nask. 1932-08-23). Profesie farmaciisto, esperantistiĝis en 1957. Estis ĝenerala sekretario de Vjetnama Esperanto-Asocio de 2004 ĝis 2010. Membro de la centra komitato de VEA kaj estro de la trejna komisiono. Elstare kontribuis al la instruado de Esperanto kaj trejnado de instruistoj. Lingve kontrolis la vjetnamajn versiojn de “Zagreba Metodo” (2006) kaj “Esperanto per rekta metodo” de S. Marĉek (2008). Membro de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro de UEA/ILEI ekde 2006. Ĉefdelegito de UEA de 2003 ĝis 2011.

Kiel ĝenerala sekretario de VEA gvidis la laborojn por inviti la 97-an UK-on (2012) al Vjetnamio kaj poste estis ĝia LKK-ano pri informado kaj gazetara servo; kunlabore kun edukado.net, aŭtoris belan plurlecionan preparkurson pri sia lando: Kultura vojaĝo al Vjetnamio. Kiel longtempa instruisto de Esperanto en la Fremdlingva Universitato de Hanojo li ankaŭ trejnis gejunulojn por labori kiel helpantoj dum la 97-a UK kaj la 68-a IJK, same kiel li pli frue faris por la 63-a IJK (2007). Al la programo de la UK li kontribuis per prelegoj en la Esperantologia Konferenco kaj la Tago de Vjetnamio. Li ĉefredaktis la “Granda Esperanto-Vjetnama Vortaro” (2015), kun 10 652 kapvortoj. Krome li tradukis kaj redaktis la Esperanto-version de “Hieraŭ nokte mi revis pri paco (Taglibro de Dang Thuy Tram)” (2011). Jam frue li aktive ekuzis Facebook k.a. eblojn de Interreto, i.a. kiel kunlaboranto de edukado.net kaj redaktanto de la retejo de VEA (http//e.vea.vn). Ekde 2013 Nguyễn Xuân Thu estas membro de la Akademio de Esperanto kaj gvidanto de ĝia komisiono pri homaj nomoj.

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *