La Statuto de Universala Esperanto-Asocio estas akceptita per Ĝenerala Voĉdono en la 15-a de decembro 2016 kaj registrita per notaria akto de la 17-an de marto 2017. La Komitato kaj membraro de UEA akceptis la tekston en Esperanto. La nederlandlingva teksto estas tiu registrita per notaria akto kaj valida laŭ la nederlanda juro.

 

 

A. Ĝeneralaj principoj

1. Titolo kaj daŭro

La nomo de la Asocio estas Universala Esperanto-Asocio; poste en ĉi tiu Statuto kaj en la regularoj ĝi estas nomata la Asocio aŭ UEA. UEA (fondita la 28-an de aprilo 1908) kaj Internacia Esperanto-Ligo (fondita en 1936) kunfandiĝis en unu organizaĵon kun la nomo Universala Esperanto-Asocio la 28-an de aprilo 1947. Ekde revizio de la Statuto en 1980, UEA estas fondita por nelimigita tempodaŭro.

2. Difinoj

En tiu ĉi Statuto:

(i) Membro-Organizo signifas landan aŭ fakan asocion, kiu aliĝis al UEA (art. 13 kaj 14);
(ii) Individua Membro signifas personon, kiu membriĝis rekte en UEA kaj por kiu estas registrita kotizpago (art. 11);
(iii) Komitato signifas la organon, al kiu la Membro-Organizoj kaj la Individuaj Membroj elektas reprezentantojn por kolektive porti respondecon pri la politiko kaj agado de la Asocio (art. 22-29);
(iv) Ĝenerala Kunveno signifas la ĉefan jaran kunvenon de la Komitato, kutime kunvokitan kunlige kun la Universala Kongreso de Esperanto (art. 37);
(v) Estraro signifas la organon elektitan de la Komitato ĉiun trian jaron por gvidi la aferojn de la Asocio (art. 32-36);(vi) Estrarano signifas elektitan membron de la Estraro;
(vii) Junulara Sekcio signifas la asocion “Tutmonda Esperantista Junulara Organizo” (plej ofte en ĉi tiu Statuto nomata TEJO);
(viii) Skribe signifas la utiligon de ajna formo de teksta komunikado, per kiu la identeco de la sendanto estas konstatebla kun sufiĉa certeco; ekzemple, letere, retmesaĝe ktp;
(ix) Voĉo signifas klaran esprimon de subteno, nesubteno aŭ sindeteno rilate al difinita propono: voĉdono povas okazi per manlevo aŭ skribe, en maniero difinita de la koncerna regularo kaj klarigita antaŭ la voĉdono;
(x) Voĉdonilo signifas rimedon por skribe voĉdoni, ekzemple paperan balotilon aŭ sekuran retejon kun individua pasvorto por ĉiu voĉdonanto.

3. Celoj

La celoj de UEA estas:

(a) disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto;
(b) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon;
(c) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo;
(ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.

La Asocio ne celas fari financan profiton per sia laboro.

4. Rimedoj

Por atingi siajn celojn, la Asocio laboras per kunordigo de la diversaj Esperanto-asocioj, studoj kaj esploroj, publikigo de libroj kaj aliaj eldonaĵoj, informa agado, servoj al la parolantoj de Esperanto, okazigo de kongresoj kaj konferencoj, kunlaboro kun aliaj similcelaj asocioj kaj apliko de aliaj jure permesitaj rimedoj, kiuj proksimigas la celojn de la Asocio.

5. Neŭtraleco

UEA estas neŭtrala rilate al nacieco, raso, sekso, religio, kaj sociaj kaj politikaj problemoj, kun escepto de la lingva problemo en internaciaj rilatoj. Tiu neŭtraleco signifas, ke UEA ne prenas starpunkton pri la koncernaj problemoj. Bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj.

6. Lingvo

La oficiala lingvo de UEA estas la Internacia Lingvo Esperanto, tia, kia ĝi estas difinita per sia Fundamento, per la verkaro de ĝia iniciatinto Zamenhof kaj per la ĝenerala lingvouzo kontrolita de la Akademio de Esperanto.

7. Sidejo

La ĉefsidejo de UEA (nomata la Centra Oficejo) estas en Rotterdam, Nederlando. La Estraro rajtas funkciigi pliajn oficejojn laŭbezone.

8. Administra jaro

La administra jaro estas la kalendara jaro.

9. Daŭro de oficoj

Ĉiuj oficoj, kun escepto de tiuj de dungitoj, daŭras maksimume tri jarojn. La kutima oficperiodo por la Estraro kaj la Komitato estas tri jaroj. La oficohavantoj estas reelekteblaj laŭ la kondiĉoj fiksitaj en la Statuto kaj Ĝenerala Regularo. La organoj, kiuj laŭ la Statuto elektas la oficohavantojn, rajtas esprimi al ili malkonfidon pli frue kaj elekti aliajn je ilia loko.

10. Respondeco

Pri la agoj de siaj reprezentantoj kaj oficistoj la Asocio estas respondeca nur tiom, kiom tiuj agoj okazis en la limoj de la kompetenteco, kiun por ĉ iu ofico difinas la Statuto aŭ la regularoj. La Asocio malakceptas ĉiun financan respondecon pri la funkciado de la Servoj.

 

B. Membreco

11. Membro-kategorioj

La Asocio konsistas el:

(a) aligitaj membroj (AM), are aligitaj de la landaj asocioj aliĝintaj al UEA;
(b) individuaj membroj, individue enlistigitaj de UEA;
(c) honoraj prezidantoj kaj honoraj membroj, nomitaj laŭ reguloj fiksitaj en la regularoj de la Asocio;
(ĉ) membroj de la Honora Patrona Komitato, nomitaj laŭ aparta regularo.

12. Akcepto de aligitaj kaj de individuaj membroj

La akcepto de la aligitaj membroj okazas pere de la aliĝintaj landaj asocioj. Aliajn kondiĉojn de aliĝo kaj membreco fiksas la Ĝenerala Regularo kaj aliaj regularoj.

 

C. Aliĝintaj Asocioj

13. Landaj Asocioj

Por aliĝi al UEA la kondiĉoj por landa Esperanto-asocio estas, ke ĝi plenumas la kondiĉojn priskribitajn en la Ĝenerala Regularo, ke ĝi estas asocio laŭorde organizita kaj vaste malfermita al la civitanoj de sia lando, sen ekskluzivoj pro politika aŭ religia sinteno aŭ pro raso, lingvo aŭ sekso, kaj ke ĝi skribe konfirmas sian pretecon respekti la Statuton kaj regulojn de UEA, precipe ĝiajn celojn kaj ĝian neŭtralecon. Landa asocio pagas por ĉiu sia membro, kiu ne estas individua membro de UEA, jaran kotizon difinitan de la Komitato.

Kondiĉo por daŭra aliĝinteco estas, ke la Komitato restas kontenta pri plenumo de la jam difinitaj kondiĉoj kaj deklaro.

Principe UEA akceptas el unu regno nur unu landan asocion, sed la Komitato rajtas akcepti plurajn.

14. Fakaj Asocioj

Internaciaj fakaj Esperanto-asocioj neŭtralaj povas aliĝi al UEA laŭ la kondiĉoj fiksitaj en la Ĝenerala Regularo.

 

Ĉ. Kontraktoj pri kunlaboro

15. Esperanto-asocioj

Kun Esperanto-asocioj, kiuj ne plenumas la kondiĉojn priskribitajn en art. 13 kaj 14 (sed respektas la homajn rajtojn kiel difinitajn en art. 5) aŭ kiuj ne deziras formale aliĝi al UEA, la Estraro povas fari kontraktojn pri komuna agado, interŝanĝoj de servoj ktp. Por esti validaj, tiuj kontraktoj bezonas la aprobon de la Komitato, kiu rajtas starigi specifajn kondiĉojn per apartaj regularoj. La kontraktoj estu konformaj al la principoj esprimitaj en art. 5.

16. Neesperantaj organizaĵoj

La Asocio povas fari kontraktojn, laŭ la kondiĉoj priskribitaj en art. 15 kun neesperantaj organizaĵoj.

 

D. Eksiĝoj kaj eksigo

17. Eksiĝo

Aliĝinta asocio povas formale eksiĝi el UEA per skriba komuniko al la Ĝenerala Sekretario, surbaze de laŭorde farita decido en ĝenerala kunveno de la koncerna asocio. Aliĝinta asocio povas esti konsiderata kiel eksiĝinta, ankaŭ se ĝi ĉesas plenumi la kondiĉojn priskribitajn en la Ĝenerala Regularo, kaj se tion formale konstatas la Komitato surbaze de raporto de la Ĝenerala Direktoro.

Individua membro, kiu dum la kuranta jaro, malgraŭ averto, ne pagis kotizon laŭ la priskriboj en la Ĝenerala Regularo, estas konsiderata kiel eksiĝinta. Individua membro povas eksiĝi ankaŭ per skriba komuniko al la Centra Oficejo. Informoj pri tio estu facile alireblaj.

18. Eksigo

Aliĝinta asocio aŭ individua membro, kiu evidente kontraŭlaboras la celojn de UEA, morale aŭ materie damaĝas ĝin, aŭ ne kontentige plenumas siajn devojn al ĝi, povas esti eksigita el la Asocio. Estas kompetenta la Estraro pri la eksigo de la individuaj membroj, kaj la Komitato pri la eksigo de aliĝintaj asocioj aŭ komitatanoj de UEA post esploro laŭ la kondiĉoj en la Ĝenerala Regularo. Individuaj membroj eksigitaj de la Estraro rajtas postuli decidon fare de la Komitato. Eksigita asocio aŭ individua membro, post dujara nemembreco, rajtas peti permeson denove aliĝi. Pri tio decidas la Komitato.

 

E. Ĉefdelegitoj, perantoj kaj delegitoj

19. Ĉefdelegitoj kaj perantoj

Por reprezenti la Asocion en iu lando aŭ teritorio, la Estraro nomumas ĉefdelegiton, konsulte kun la respektiva aliĝinta landa asocio, se ekzistas tia. La Estraro povas nomumi ankaŭ unu aŭ pliajn perantojn.

20. Delegitoj

La delegita reto konsistas el delegitoj, vicdelegitoj, fak-delegitoj, junularaj delegitoj, kaj eventuale aliaj kategorioj.

21. Reguloj

La elektoprocedon, funkciojn kaj kondiĉojn fiksas aparta regularo pri delegiteco kaj peranteco.

 

F. Komitato

22. Konsisto

La Komitato konsistas el:

(a) komitatanoj A, elektitaj de la aliĝintaj asocioj, de la observantoj kaj de la junulara sekcio;
(b) komitatanoj B, elektitaj de la individuaj membroj;
(c) komitatanoj C, elektitaj de la komitatanoj A kaj B.

Komitatano, kiu mortis aŭ perdis sian komitatanecon, povas esti anstataŭigita. La nove elektita komitatano okupas la lokon de sia antaŭulo por la resto de ties oficperiodo.

23. Komitatanoj A

Ĉiu aliĝinta landa asocio kun 100 ĝis 1000 membroj elektas unu komitatanon, kaj unu plian por ĉiu komencita milo, ĝis maksimume 6 komitatanoj. La nombro de la komitatanoj de ĉiu landa asocio ne malkreskas dum la oficperiodo, sed landa asocio, kiu aliĝas aŭ atingas pluan milon (ĝis atingo de la sesa milo) elektas komitatanon aŭ komitatanojn por la resto de la periodo. Neniu landa asocio rajtas al pli ol 6 komitatanoj entute.

Ĉiu aliĝinta faka asocio elektas unu komitatanon A, kondiĉe, ke ĝi havas minimume cent membrojn.

Por la membronombro validas la ciferoj je la 31-a de decembro de la antaŭa jaro.

Post eksiĝo aŭ eksigo de landa aŭ faka asocio, ĝiaj komitatanoj perdas siajn mandatojn.

24. Komitatanoj B

La individuaj membroj, en ĉiuj kategorioj, elektas el internacia listo, pretigita laŭ la preskriboj en la Ĝenerala Regularo, unu komitatanon por ĉiu komencita milo da individuaj membroj, laŭ la ciferoj je la 31-a de decembro de la antaŭa jaro kaj ĝis maksimume unu kvarono de la nombro de la komitatanoj A je tiu sama dato.

25. Komitatanoj C

Por certigi al la Asocio la kunlaboron de spertuloj, la komitatanoj A kaj B povas kompletigi la Komitaton, elektante pliajn komitatanojn per sekreta voĉdono ĝis la kvarono de sia propra nombro.

26. Kondiĉoj de Komitataneco

Komitatano devas esti individua membro de UEA jam dum du jaroj antaŭ la elektiĝo kaj resti individua membro tra la tuta oficperiodo. Tiu regulo ne validas nur por la ĵus aliĝintaj landaj asocioj rilate la komitatanojn A por la unua oficperiodo, kiuj tamen devas esti individuaj membroj almenaŭ dum la jaro antaŭ la elektiĝo kaj resti individuaj membroj tra la tuta periodo.

Ĉiuj komitatanoj estas samrajtaj kaj reelekteblaj. Tamen, komitatano, kiu persone ĉeestis neniun komitatkunsidon dum la du lastaj oficperiodoj, ne estas reelektebla.

Salajrata oficisto de UEA ne rajtas esti komitatano.

27. Observantoj

Aliĝinta landa aŭ faka asocio havanta malpli ol 100 membrojn rajtas elekti unu observanton al la Komitato. Por la observantoj validas ĉiuj rajtoj, devoj kaj aliaj reguloj, kiuj validas por la komitatanoj, escepte de la voĉdonrajto.

La observantoj elektas el inter si unu komitatanon A; se la suma nombro de la membroj de la koncernaj asocioj estas super 1000, tiuj observantoj elektas el inter si plian komitatanon por ĉiu komencita milo.

28. Anstataŭantoj por komitatkunsidoj

Komitatano A, kiu ne povas partopreni la kongresan komitatkunvenon, aŭ kiu por difinita tempo ne povas partopreni en skribaj diskutoj kaj decidoj, skribe nomumas anstataŭanton por difinita periodo. Tiu nomumo bezonas la skriban aprobon, antaŭ la komenco de la koncerna periodo, de la instanco, kiu elektis la komitatanon. La anstataŭanto havas dum tiu periodo la samajn rajtojn kiel ĉiu alia komitatano. Anstataŭanto devas esti individua membro de la Asocio, jam dum la du jaroj antaŭ la komenco de la koncerna periodo.

29. Rolo

Al la Komitato apartenas ĉiuj kompetentecoj en la Asocio, kiuj ne estas rezervitaj, laŭ la leĝoj aŭ la Statuto, al aliaj instancoj.

La Komitato

(a) elektas inter siaj membroj Prezidanton, unu aŭ du Vicprezidantojn, Ĝeneralan Sekretarion kaj du ĝis kvin pliajn membrojn de la Estraro;
(b) rajtas nomi honorajn prezidantojn, honorajn membrojn kaj membrojn de la Honora Patrona Komitato;
(c) difinas la ĝeneralan agadon de UEA.
(ĉ) decidas pri aliĝo de landaj kaj fakaj asocioj kaj pri kontraktoj kun kunlaborantaj organizaĵoj (vidu art. 15 kaj 16);
(d) decidas pri la regularoj;
(e) decidas pri la buĝeto kaj ekzamenas la financojn de la Asocio;
(f) decidas pri la agado de la Estraro;
(g) fiksas la kotizojn.

 

G. Junulara sekcio

30. Organizo

La junulara sekcio de UEA, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), estas jure memstara asocio, al kiu UEA konfidas la organizadon de siaj junaj membroj, laŭ kondiĉoj difinitaj en la Regularo pri Kunlaboro inter UEA kaj TEJO.

31. Reprezentiĝo

TEJO elektas unu ĝis kvar komitatanojn A al la Komitato de UEA, laŭ la suma nombro de ĝiaj individuaj, aligitaj kaj asociaj membroj, konforme al ties difinoj en la Regularo pri Kunlaboro inter UEA kaj TEJO: po unu por ĉiu komencita milo. Ĉiuj kondiĉoj de komitataneco aplikiĝas ankaŭ al la komitatanoj de TEJO.

 

Ĝ. Estraro

32. Konsisto

La Estraro konsistas el la personoj menciitaj en art. 29(a). Ĉiu kandidato por estraraneco devas deklari sin preta partopreni la kunsidojn de la Estraro kaj de la Komitato. Estrarano normale oficas tri jarojn, aŭ ĝis la sekvaj Estraraj elektoj. Tamen, estraraneco povas finiĝi en iu ajn momento, per:

(i) eksiĝo, skribe komunikita al la Prezidanto, Ĝenerala Sekretario aŭ Ĝenerala Direktoro;
(ii) eksigo fare de la Komitato.

Fino de estraraneco ne signifas finon de komitataneco.

33. Rolo

La Estraro estas respondeca al la Komitato. Ĝi

(a) respondecas, sub gvido de la Komitato, pri la ĝenerala evoluigo de la Asocio;
(b) plenumas la decidojn de la Komitato;
(c) prezentas al la Komitato proponon pri la buĝeto kaj respondecas pri la financoj de UEA;
(ĉ) prezentas al la Komitato jarraporton pri la agado;
(d) informadas la komitatanojn de tempo al tempo pri la evoluo de la laboro;
(e) dungas kaj maldungas la Ĝeneralan Direktoron, la Direktoron de la Centra Oficejo kaj la direktorojn aŭ gvidantojn de eventualaj aliaj oficejoj;
(f) nomas la Redaktoron de la revuo Esperanto;
(g) okazigas la Universalajn Kongresojn;
(ĝ) rajtas iniciati procesojn;
(h) kompetentas fari kontraktojn pri aĉeto, heredluo, vendo aŭ hipotekigo de registritaj posedaĵoj.

34. Prezidanto

La Prezidanto reprezentas la Asocion en juraj kaj nejuraj aferoj, subskribas la ĉefajn dokumentojn kaj prezidas la Estraron kaj la Universalajn Kongresojn. La Prezidanto rajtas delegi alian komitatanon por difinita tasko, kaj rajtas delegi la Ĝeneralan Direktoron por reprezentado de la Asocio en ĉiuj juraj kaj nejuraj aferoj, pri kiuj la Prezidanto respondecas.

Prezidanto ne rajtas ofici dum pli ol du sinsekvaj oficperiodoj kaj je la fino de la dua oficperiodo devas retiriĝi el la prezidanteco por almenaŭ unu oficperiodo.

35. Vicprezidantoj

La Vicprezidantoj laŭbezone anstataŭas la Prezidanton.

36. Ĝenerala Sekretario

La Ĝenerala Sekretario zorgas pri la efektivigo de la decidoj de la Komitato kaj de la Estraro kaj respondecas pri la kontaktoj kun la Komitato.

 

H. Labormaniero

37. Komitataj kaj estraraj kunsidoj

La Estraro fizike kunvenas okaze de la Universala Kongreso kaj almenaŭ unu fojon ĉiujare inter la kongresoj. Inter la fizikaj kunvenoj, la Estraro rajtas kunsidi kaj fari decidojn iam ajn per telefono aŭ per aliaj telekomunikaj rimedoj. Por esti valida, decido devas esti skribe registrita en protokolo kiun subskribis la Prezidanto aŭ la Ĝenerala Sekretario.

La Estraro kunvokas la Ĝeneralan Kunvenon de la Komitato unu fojon jare, kutime dum la Universala Kongreso. Inter la kongresoj, la Estraro metas proponojn antaŭ la Komitato por reta diskutado kaj voĉdono laŭ la preskriboj de aparta regularo.

La Estraro kunvokas plian eksterordinaran kunvenon de la Komitato:

(a) se la Estraro tion decidas;
(b) en tempodaŭro de maksimume kvar semajnoj post skriba peto de minimume unu dekono de la komitatanoj. Tiu peto devas esti motivita kaj enhavu proponon de tagordo por la kunveno.

Fizikajn kunvenojn de la Komitato gvidas kunsidestro, kiu povas esti la Prezidanto, Vicprezidanto aŭ alia komitatano elektita por tiu celo. La ĉeestantaj komitatanoj elektas protokolanto(j)n. La kunsidestro kaj la protokolinto(j) subskribas la protokolon. La kunsidan proceduron preskribas la Komitata Regularo.

38. Voĉdonado

En voĉdonoj validas la plimulto de la voĉoj; okaze de voĉegaleco decidas la Prezidanto. Decidoj faritaj en fizika kunveno de la Komitato, en kiu ĉeestis malpli ol duono de la komitatanoj, aŭ iliaj anstataŭantoj, devas poste esti submetataj al skriba voĉdono laŭ la preskriboj de la koncerna regularo. Krom en la plej urĝaj okazoj, decidoj de la Estraro bezonas subtenon de pli ol duono de la estraranoj.

39. Komisioj

Por esplori iujn problemojn, aŭ por la plenumo de difinitaj taskoj, la Komitato aŭ la Estraro povas elekti inter aŭ ekster siaj membroj reprezentanton aŭ specialan komisionon kun kontrolpovoj, sed ne rajtas transdoni al tiu siajn decidrajtojn.

40. Kompenso

Por kovri la administrajn kaj vojaĝajn elspezojn de la estraranoj, la Komitato asignas sumon en la buĝeto. La Komitato povas asigni al komitatano kompenson por speciala tasko, kies plenumo postulas grandan tempinveston.

41. Regularoj

En la limoj de sia kompetenteco la Komitato povas fari regularojn por fiksi tiujn aferojn, kiujn ĝi opinias fiksindaj. La regularoj devas enhavi nenion kontraŭan al la koncernaj leĝoj, al la Statuto aŭ al alia regularo de la Asocio.

 

Ĥ. Universala Kongreso de Esperanto

42. Celoj

La Universala Kongreso de Esperanto, ĉiujare organizita de UEA, estas internacia manifestacio de la parolantoj de Esperanto. Ĝi celas fortigi ilian solidarecon, progresigi la movadon kaj studi ĝiajn problemojn. La oficiala lingvo estas Esperanto.

43. Organizado

La Estraro decidas pri la loko kaj datoj de la Universalaj Kongresoj. Aparta Kongresa Regularo fiksas la administrajn kaj financajn kondiĉojn.

 

I. Oficejoj

44. Administrado

La administradon de la Asocio gvidas Ĝenerala Direktoro, kies laborkondiĉojn kaj salajron fiksas la Estraro. La Ĝenerala Direktoro estras la tutan teknikan kaj administran laboron de la Asocio, preparas la buĝeton, sciigas la Ĝeneralan Sekretarion pri ĉiuj gravaj okazintaĵoj de la administrado kaj submetas al la Estraro la aferojn bezonantajn ĝian aprobon. Kontraktoj, kiuj enhavas sindevigojn super sumo fiksita de la Estraro kaj ne rilatas al la normala funkciado de la administrado, bezonas la subskribon, krom de la Ĝenerala Direktoro, ankaŭ de la Prezidanto aŭ de la Ĝenerala Sekretario. Kun rajtigo de la Prezidanto, la Ĝenerala Direktoro povas reprezenti la Asocion en ĉiuj juraj kaj nejuraj aferoj.

45. Centra Oficejo

La Centran Oficejon de la Asocio gvidas direktoro, kiu povas esti, sed ne nepre estas, la Ĝenerala Direktoro de la Asocio, kaj kies laborkondiĉojn kaj salajron fiksas la Estraro, interkonsiliĝe kun la Ĝenerala Direktoro, se tiujn du oficojn okupas malsamaj personoj.

46. Aliaj oficejoj

La laborkondiĉojn kaj salajrojn de la direktoroj kaj gvidantoj de aliaj oficejoj fiksas la Ĝenerala Direktoro interkonsiliĝe kun la Estraro.

47. Aliaj oficistoj

La oficistoj de la Centra Oficejo kaj eventualaj aliaj oficejoj estas dungataj kaj maldungataj de la direktoro aŭ gvidanto de la koncerna oficejo, kiu fiksas iliajn laborkondiĉojn kaj salajrojn interkonsiliĝe kun la Ĝenerala Direktoro. Tiu raportas al la Estraro por aprobo.

 

J. Revuo kaj biblioteko

48. Revuo

La oficiala organo de la Asocio estas Esperanto, fondita en 1905. Esperanto estas redaktata en la spirito de la fundamentaj principoj kaj celoj de la Asocio kaj laŭ la ĝeneralaj gvidlinioj, kiujn fiksas la Komitato kaj la Estraro.

49. Biblioteko

La biblioteko de UEA havas la nomon Biblioteko Hector Hodler. Ĝi disponigas, laŭ propra regularo al la membraro de UEA kaj aliaj esplorantoj la ĉefajn verkojn en kaj pri la Internacia Lingvo.

 

Ĵ. Financoj

50. Administrado

La Centra Oficejo administras ĉiujn financajn aferojn de la Asocio, escepte de la Asocia Kapitalo, difinita en art. 52, kaj publikigas la jarajn kontojn kaj bilancon.

51. Reviziado

Ĉiujare la librotenadon kaj la administran laboron ekzamenas minimume du komitatanoj, kiuj raportas al la Estraro kaj al la Komitato. La koncernajn komitatanojn nomas la Komitato.

52. Asocia Kapitalo

La kotizoj de Dumvivaj Membroj, donacoj superantaj sumon fiksitan de la Komitato kaj sen specialaj celoj, heredaĵoj ktp. ne estas kalkulataj kiel kurantaj enspezoj, sed formas la Asocian Kapitalon. La Estraro decidas pri uzo aŭ investo de la kapitalo; ĝi rajtas elekti specialan administranton.

 

K. Ĝenerala Voĉdono

53. Povoj

Ĝenerala Voĉdono povas nuligi ĉiujn elektojn kaj decidojn faritajn de iu ajn instanco de la Asocio. Krome ĝi povas decidi pri demandoj submetitaj de la Komitato.

54. Okazigo

Ĝenerala Voĉdono okazas:

(a) se la Komitato tion decidas;
(b) se la Estraro juĝas ĝin necesa;
(c) se la aliĝintaj landaj kaj/aŭ fakaj asocioj kaj/aŭ individuaj membroj, kiuj kune havas minimume unu kvaronon de la voĉoj de la Asocio, ĝin postulas per subskribitaj leteroj al la Estraro. Por konstati, ĉu sufiĉaj postuloj estas alvenintaj, estas kune kalkulataj la voĉoj de ĉiuj postuloj, kiuj alvenis en tempodaŭro de tri monatoj post la ricevo de la unua postulo.

55. Voĉdonantoj

En Ĝenerala Voĉdono ĉiu individua membro havas unu voĉon. Ĉiu aliĝinta faka asocio havas cent voĉojn. Ĉiu aliĝinta landa asocio havas nombron da voĉoj egalan al la nombro de siaj membroj. Por aliĝintaj landaj asocioj validas la nombro de membroj, por kiu tiu asocio pagis en la jaro antaŭ la dato de dissendo de la voĉdoniloj. Por landa asocio aliĝinta post la jarkomenco validas la nombro, por kiu ĝi pagis antaŭ la dissendo de la voĉdoniloj.

56. Proceduro

La Ĝenerala Direktoro aranĝas la voĉdonadon plej malfrue du monatojn post decido pri ĝia okazigo (se temas pri Ĝenerala Voĉdono iniciatita de la Komitato aŭ Estraro) aŭ ricevo de sufiĉaj postuloj (se temas pri Ĝenerala Voĉdono iniciatita de la aliĝintaj landaj asocioj kaj/aŭ fakaj asocioj kaj/aŭ individuaj membroj). La voĉdonado okazas skribe, kaj la voĉoj estas kalkulataj 90 tagojn post la dissendo de la voĉdoniloj.

57. Kontrolo de voĉdoniloj

La voĉdonilojn kontrolas tri individuaj membroj elektitaj de la Komitato. Tiuj membroj skribe certigas la ĝustecon de la procedo. Komitatanoj rajtas ĉeesti la nombradon kaj kun la kontrolantoj subskribi ilian raporton.

58. Decido

En Ĝenerala Voĉdono decidas la plimulto de la esprimitaj voĉoj, escepte kiam temas pri ŝanĝo de la Statuto aŭ pri malfondo de la Asocio. Por ŝanĝi la Statuton aŭ malfondi la Asocion estas bezonataj du trionoj de la esprimitaj voĉoj. Por malfondi la Asocion, tiuj du trionoj devas reprezenti minimume duonon de la eblaj voĉoj.

 

L. Ŝanĝo de la Statuto kaj malfondo de la Asocio

59. Ŝanĝo de la Statuto

La Statuton povas ŝanĝi nur decido de la Komitato, en kunsido kunvokita kun la sciigo, ke en ĝi estos proponita ŝanĝo de la Statuto. Inter la tago de la kunvoko kaj la tago de la kunsido devas esti minimume 30 tagoj. Por decido pri statutŝanĝo necesas minimume la duono de la esprimitaj voĉoj, en kunsido de la Komitato, en kiu ĉeestis minimume la duono de la komitatanoj aŭ iliaj anstataŭantoj. Se ne ĉeestis minimume la duono de la komitatanoj aŭ iliaj anstataŭantoj, tiam estas kunvokata kaj okazas en la daŭro de 14 monatoj post tiu kunsido, dua kunsido, en kiu senkonsidere pri la nombro de ĉeestantaj komitatanoj aŭ anstataŭantoj, povas esti farataj jure validaj decidoj pri la propono prezentita en la antaŭa kunsido. Decido de la Komitato pri statutŝanĝo validas nur, se ĝi estas konfirmita per Ĝenerala Voĉdono okazigita laŭ la priskriboj de art. 55 ĝis inkluzive art. 58.

60. Malfondo de la Asocio

Decido pri malfondo de la Asocio devas okazi laŭ la proceduro priskribita en art. 59. Tiun decidon devas akompani la starigo de komisiono de likvidantoj, kaj elekto de la organizo(j), al kiu(j) la restantaj havaĵoj de la Asocio estos donitaj. Tiu(j) organizo(j) devas celi ekskluzive aŭ preskaŭ ekskluzive komunan bonon, kaj ĝiaj/iliaj celoj devas esti similaj al tiuj de UEA.

En okazo de malfondo la Komitato nomas komisionon de likvidantoj, kiu

(a) likvidas la kurantajn aferojn de la Asocio;
(b) disponigas rimedojn por kovri eventualan deficiton;
(c) donas la eventuale restantajn havaĵojn al la elektitaj organizoj;
(ĉ) zorgas pri la konservado de la libroj kaj arkivoj de la malfondita UEA.

La malfondo devas sekvi la priskribojn de la unua Titolo de la dua Libro de la nederlanda Civila Kodo.