1. Interpreto
  2. Kunvenoj
  3. Anstataŭantoj
  4. Kunvoko
  5. Ĉeesto
  6. Prezido
  7. Parolo
  8. Proponoj
  9. Debato
  10. Voĉdonado
  11. Voĉdonado per manlevo
  12. Voĉdonado per sekreta baloto
  13. Decido
  14. Kvorumo
  15. Tagordo
  16. Kunsidoj
  17. Protokolo
  18. Laborgrupoj
  19. Sekretaria servo
  20. Eksterkunvena voĉdonado
  21. Skriba voĉdonado per poŝto aŭ interreto
  22. Aliaj regularoj

 

 

1. Interpreto

(1) En ĉi tiu regularo:

(i) oficohavanto havas la saman signifon kiel en la Ĝenerala Regularo;
(ii) ordinara kunveno signifas la Ĝeneralan Kunvenon de la Komitato en la senco de artikolo 37 de la Statuto.

(2) En ĉi tiu regularo, kun escepto de artikoloj 2 (3), 4 (1), 4 (4), 6, 8 (1), 10, 11, 12, 13, 14 kaj 21, komitatano inkluzivas ankaŭ observanton.

 

2. Kunvenoj

(1) La ĉefa kunveno de la Komitato en ĉiu jaro estas la ordinara kunveno.

(2) La ordinara kunveno kutime okazas dum la Universala Kongreso, sed povas esti malfermita maksimume 3 tagojn antaŭ la kongreso, se la Estraro opinias tion utila.

(3) Eksterordinara kunveno okazas, se la Estraro opinias tion necesa aŭ se almenaŭ dekono de la komitatanoj tion petas skribe al la Ĝenerala Sekretario.

(4) Eksterordinara kunveno kutime okazas en aŭ proksime al Roterdamo, aŭ en internacia Esperanta kunveno, ĝenerale alirebla por la membroj de la Asocio, aŭ pere de interreta sistemo.

(5) Komitata kunveno povas esti dividita en plurajn kunsidojn, konforme al artikolo 16 de ĉi tiu regularo.

 

3. Anstataŭantoj

(1) Artikolo 28 de la Statuto validas por observantoj kiel por komitatanoj A.

(2) Oni nomumas anstataŭanton por difinita komitata kunveno aŭ kunsido laŭ formularo preskribita de la Ĝenerala Sekretario.

 

4. Kunvoko

(1) La ordinaran kunvenon kunvokas la Ĝenerala Sekretario en la nomo de la Estraro. Eksterordinaran kunvenon kunvokas la Ĝenerala Sekretario en la nomo de la Estraro aŭ la petintaj komitatanoj.

(2) La Ĝenerala Sekretario aerpoŝte sendas skriban inviton al ĉiu komitatano, kopie al la aliĝintaj asocioj, minimume 45 tagojn antaŭ la malfermo de la ordinara kunveno.

(3) La Ĝenerala Sekretario aerpoŝte aŭ per pli rapida telekomunikilo sendas skriban inviton al ĉiu komitatano, kopie al la aliĝintaj asocioj, minimume 30 tagojn antaŭ la malfermo de eksterordinara kunveno. Se temas pri eksterordinara kunveno petita de almenaŭ dekono de la komitatanoj, la Ĝenerala Sekretario aerpoŝte aŭ per pli rapida telekomunikilo sendas skriban inviton al ĉiu komitatano, kopie al la aliĝintaj asocioj, maksimume 14 tagojn post tiu peto; la eksterordinara kunveno okazas maksimume 28 tagojn post tiu peto.

(4) Se la Ĝenerala Sekretario ne kunvokis ĝustatempe laŭ paragrafo (3) eksterordinaran kunvenon petitan de almenaŭ dekono de la komitatanoj, la petintoj povas mem kunvoki eksterordinaran kunvenon, sendante aerpoŝte aŭ per pli rapida telekomunikilo skriban inviton al ĉiu komitatano, kopie al la aliĝintaj asocioj.

(5) La invito informas pri la loko, dato kaj horo de la malfermo de la kunveno, kaj enhavas proponon de tagordo. Kun la invito oni sendas al ĉiu komitatano A aŭ observanto kaj ties aliĝinta asocio ekzempleron de la formularo por nomumi anstataŭanton.

 

5. Ĉeesto

(1) Rajtas ĉeesti komitatan kunsidon ĉiu komitatano; krome, ĉiu alia persono, kies ĉeeston la kunsido ne malpermesas.

(2) Ordinare, oni ne malpermesas ĉeeston al oficohavanto aŭ membro de la Asocio.

(3) En ĉiu unuopa komitata kunsido oni notas la ĉeeston de ĉiu komitatano en la protokolo. Tio povas okazi per protokola anekso, kiu montras en tabelo ĉeeston aŭ neĉeeston de la komitatanoj por ĉiuj kunsidoj de komitata kunveno.

 

6. Prezido

(1) Komitatan kunvenon prezidas la Prezidanto. Se en komitata kunsido la Prezidanto ne povas prezidi, la kunsidon prezidas Vicprezidanto konforme al artikolo 7 (2) de la Ĝenerala Regularo. En ĉiu alia okazo prezidas ĉeestanta komitatano tiucele elektita de la kunsido.

(2) Tiu, kiu prezidas, nomiĝas kunsidestro.

(3) Ĉe la elekto de persono por prezidi, povas agi kiel kunsidestro iu ajn persono tiucele aprobita de plimulto de la ĉeestantaj komitatanoj.

(4) Por difinita kunsido aŭ parto de kunsido la Komitato ĉiam povas esprimi malkonfidon pri la kunsidestro kaj elekti novan. Tio ĉi ne estas konsiderata kiel esprimo de ĝenerala malkonfido pri la Prezidanto aŭ Vicprezidanto.

 

7. Parolo

(1) En komitata kunsido rajtas paroli nur komitatanoj; krome, ĉiu alia persono, al kiu la Komitato donas parolpermeson.

(2) Se pluraj personoj deziras paroli, la kunsidestro decidas pri la parolvico. Oni ekparolas nur tiam, kiam oni ricevas de la kunsidestro parolpermeson. Ordinare, la kunsidestrro donas permeson tuj paroli al parolrajtanto, kiu deziras levi proceduran demandon.

 

8. Proponoj

(1) Nur komitatano rajtas prezenti proponon en komitata kunsido.

(2) Ekzistas 3 specoj de propono: ĉefpropono, amendopropono kaj procedura propono. Ĉefpropono aŭ amendopropono ne farita de la kusidestro validas nur, se minimume unu komitatano krom la proponanto deklaras por ĝi subtenon.

(3) Propono devas rilati al la aktuale traktata tagorda punkto. Amendopropono devas celi la amendon de ĉefpropono. Se prezentiĝas procedura propono, oni tuj voĉdonas pri ĝi sen debato.

(4) La proceduraj proponoj estas:

(i) limigi la daŭron de la unuopaj intervenoj pri la debatata propono;
(ii) tuj voĉdoni pri la debatata propono;
(iii) ne voĉdoni pri la debatata propono;
(iv) paŭzi;
(v) prokrasti la traktatan tagordan punkton;
(vi) fermi la traktatan tagordan punkton.

(5) La sekvoj de la proceduraj proponoj estas jenaj:

(i) se oni decidas limigi la daŭron de la unuopaj intervenoj pri la debatata propono, la kunsidestro difinas la daŭron, kiu ne povas esti pli ol 5 minutoj;
(ii) se oni decidas tuj voĉdoni pri la debatata propono, oni konsideras la debaton pri tiu propono fermita;
(iii) se oni decidas ne voĉdoni pri la debatata propono, oni konsideras tiun proponon retirita;
(iv) se oni decidas paŭzi, la kunsidestro difinas la daŭron de la paŭzo, kiu ne povas esti pli ol 30 minutoj;
(v) se oni decidas prokrasti la traktatan tagordan punkton, la Komitato tuj difinas la novan tagordan lokon por daŭrigi la traktadon de la koncerna punkto;
(vi) se oni decidas fermi la traktatan tagordan punkton, kiam la kunsido havas antaŭ si proponon, oni konsideras tiun proponon retirita.

 

9. Debato

(1) Kiam komitata kunsido havas antaŭ si ĉefproponon pri iu tagorda punkto, okazas debato laŭ la reguloj en ĉi tiu artikolo.

(2) Se la kunsido havas antaŭ si nur ĉefproponon, oni parolas por aŭ kontraŭ ĝi. Se la kunsido havas antaŭ si ankaŭ amendoproponon, oni parolas por aŭ kontraŭ la amendopropono.

(3) Kiam la debato pri iu ĉefpropono aŭ amendopropono estas finita, la kunsidestro submetas la proponon al voĉdonado.

(4) Se amendopropono estas akceptita, la ĉefpropono estas aŭtomate amendita.

(5) La prezentinto de ĉefpropono aŭ amendopropono povas retiri aŭ reformuli ĝin ĝis la momento, kiam la kunsidestro submetas ĝin al voĉdonado.

 

10. Voĉdonado

(1) En komitata kunsido oni ordinare voĉdonas pri ĉiu propono per manlevo laŭ artikolo 11 de ĉi tiu regularo.

(2) Se la kunsidestro aŭ minimume 3 komitatanoj postulas sekretan baloton pri difinita propono, oni voĉdonas per sekreta baloto laŭ artikolo 12.

(3) Pri la jenaj ĉefproponoj oni ĉiam voĉdonas per sekreta baloto:

(i) aliĝo de landa aŭ faka asocio;
(ii) eksigo de aliĝinta asocio aŭ individua membro;
(iii) esprimo de malkonfido pri la Estraro aŭ difinita estrarano;
(iv) ĉiu alia ĉefpropono, por kiu la Statuto aŭ iu regularo specife preskribas voĉdonadon per sekreta baloto.

 

11. Voĉdonado per manlevo

(1) En voĉdonado per manlevo oni procedas jene:

(i) oni voĉdonas por la proponon, videble levante unu manon tiam, kiam la kunsidestro petas, ke sin esprimu tiuj, kiuj estas por la propono;
(ii) oni voĉdonas kontraŭ la proponon, videble levante unu manon tiam, kiam la kunsidestro petas, ke sin esprimu tiuj, kiuj estas kontraŭ la propono;
(iii) oni esprimas sindetenon pri la propono, videble levante unu manon tiam, kiam la kunsidestro petas, ke sin esprimu tiuj, kiuj sindetenas.

(2) Du personoj, la kontrolantoj, tiucele aprobitaj de plimulto de la ĉeestantaj komitatanoj, kalkulas laŭ la levitaj manoj la nombrojn de la voĉoj por kaj kontraŭ la propono kaj la nombron de la esprimitaj sindetenoj.

 

12. Voĉdonado per sekreta baloto

(1) Du personoj, la kontrolantoj, tiucele aprobitaj de plimulto de la ĉeestantaj komitatanoj, disdonas samaspektan balotilon al ĉiu ĉeestanta komitatano.

(2) En sekreta baloto oni procedas jene:

(i) oni voĉdonas por la propono, skribante sur sia balotilo la unusolan vorton por, kaj poste faldas sian balotilon nelegebla;
(ii) oni voĉdonas kontraŭ la propono, skribante sur sia balotilo la unusolan vorton kontraŭ, kaj poste faldas sian balotilon nelegebla;
(iii) oni esprimas sindetenon pri la propono, skribante sur sia balotilo la unusolan vorton sindenteno, kaj poste faldas sian balotilon nelegebla.

(3) La kontrolantoj kolektas la falditajn balotilojn kaj kalkulas laŭ ili la nombrojn de voĉoj por kaj kontraŭ la propono kaj la nombron de esprimitaj sindetenoj, lasante ekster la kalkulo tiujn balotilojn, kiuj estas nevalidaj.

(4) Balotilo estas nevalida, se sur ĝi aperas ia ajn alskribaĵo krom la unusola vorto por, la unusola vorto kontraŭ aŭ la unusola vorto sindeteno.

 

13. Decido

(1) Se en voĉdono pri propono la esprimitaj sindetenoj superas la sumon de la voĉoj por kaj kontraŭ la propono, oni konsideras la proponon nedecidita. En tiu okazo oni revoĉdonas pri la propono post plua debato; se la propono refoje montriĝas nedecidita, oni konsideras la proponon retirita.

(2) En ĉiu alia okazo la propono estas akceptita, se la voĉoj por la propono superas la voĉojn kontraŭ ĝi. Se la voĉoj por la propono egalas al la voĉoj kontraŭ ĝi, decidas la kunsidestro.

(3) La Komitato revoĉdonas pri propono, se minimume 10 komitatanoj kontestas la rezulton de la voĉdono, aŭ se la kunsidestro tion decidas.

 

14. Kvorumo

(1) Oni konsideras, ke almenaŭ duono de la komitatanoj ĉeestas en komitata kunsido, se minimume tiom da komitatanoj ĉeestis pli frue en la kunsido kaj neniu komitatano petas rekontrolon.

(2) Decidon faritan en nekvoruma kunsido la Komitato povas poste validigi per konfirmo en kvoruma kunsido. Se tio ne okazas, la Ĝenerala Sekretario submetas la decidon al skriba voĉdonado laŭ artikolo 20 (1).

 

15. Tagordo

(1) Post la malfermo de komitata kunveno la kunsidestro traktigas la proponon de tagordo, kiun la Komitato akceptas post eventualaj amendoj. La Komitato povas poste modifi la tagordon, sed ne povas fruigi tagordan punkton.

(2) La tagordon oni traktas laŭ numera vico de la tagordaj punktoj, krom se la Komitato decidas prokrasti tagordan punkton.

(3) La kunsidestro fermas tagordan punkton:

(i) se la Komitato decidas fermi;
(ii) se neniu parolrajtanto deziras plu paroli pri ĝi kaj la koncerna kunsido ne havas antaŭ si proponon;
(iii) se pasis 30 minutoj (aŭ alia periodo difinita de la Komitato) post ĝia ektraktiĝo, ekskluzive de ĉiuj paŭzoj, kaj la Komitato ne decidas longigi.

 

16. Kunsidoj

(1) La kunsidestro tiel dividas komitatan kunvenon en diversajn kunsidojn, kiel estas plej oportune por certigi efikan trakton de la tagordo. La aprobo de la Komitato estas necesa por ĉiu kunsido, kiu:

(i) komenciĝas antaŭ 09h00;
(ii) finiĝos post 18h00;
(iii) daŭros pli longe ol 4 horojn, inkluzive de ĉiuj paŭzoj.

(2) La kunsidestro zorgas doni adekvatan antaŭavizon pri la loko, dato, horo kaj tagordaj punktoj de la dua kaj ĉiuj postaj kunsidoj.

 

17. Protokolo

(1) Por ĉiu kunveno la Komitato elektas minimume 2 protokolantojn, kiuj ne bezonas esti komitatanoj. Se poste neniu protokolanto ĉeestas, la Komitato elektas ĉeestanton kiel plian protokolanton.

(2) La Komitato ĉiam povas esprimi malkonfidon pri protokolanto kaj, se necese, elekti novan.

(3) La protokolo devas klare montri ĉiujn decidojn de la koncerna kunveno, indikante la nombrojn de la voĉoj por, la voĉoj kontraŭ kaj la esprimitaj sindetenoj pri ĉiu unuopa propono.

(4) La protokolantoj liveras la protokolon al la Ĝenerala Sekretario maksimume 30 tagojn post la fermo de la kunveno. La Ĝenerala Sekretario aerpoŝte sendas ĝin (post eventuala redakto) al ĉiu komitatano, kopie al la aliĝintaj asocioj, maksimume 60 tagojn post la fermo de la kunveno.

(5) La protokolon subskribas la protokolantoj kaj, post aprobo de la Komitato, la Prezidanto. Se poste la Komitato decidas, ke en protokolo troviĝas eraro, oni notas tion, sed ne ŝanĝas la protokolon mem.

(6) La Estraro povas difini por protokolanto honorarion kadre de la buĝeto.

 

18. Laborgrupoj

(1) La Komitato povas starigi laborgrupojn por ellabori dum komitata kunveno raportojn kaj proponojn pri unuopaj tagordaj punktoj aŭ pri difinitaj aspektoj de la funkciado aŭ agado de UEA.

(2) Ordinare, oni kuraĝigas ankaŭ interesitajn membrojn de la Asocio partopreni en la laborgrupoj kun la komitatanoj.

 

19. Sekretaria servo

(1) Dum komitata kunveno ekzistas sekretaria servo por pretigi kaj distribui la raportojn kaj proponojn kaj por liveri laŭ la praktikaj ebloj alian sekretarian helpon.

(2) Gvidas la sekretarian servon la Ĝenerala Sekretario kunlabore kun la Direktoro de la Centra Oficejo.

 

20. Eksterkunvena voĉdonado

(1) Post komitata kunveno la Ĝenerala Sekretario submetas por konfirmo ĉiun nekvoruman decidon de la Komitato al skriba voĉdonado per poŝto aŭ interreto laŭ artikolo 21 de ĉi tiu regularo.

(2) Inter la komitataj kunvenoj la Estraro povas submeti proponon al skriba voĉdonado per poŝto aŭ interreto laŭ artikolo 21, se atendi ĝis la sekvonta komitata kunveno estus malprudente aŭ maleble. La rezulta decido provizore validas ĝis konfirmo aŭ malkonfirmo en la sekvonta komitata kunveno.

(3) Artikolo 11 (4) de la Ĝenerala Regularo validas pri submeto de la aferoj tie menciitaj.

 

21. Skriba voĉdonado per poŝto aŭ interreto

A. Poŝta Voĉdono.

(1) La Ĝenerala Sekretario aerpoŝte sendas la proponon kun po unu malfacile falsebla balotilo al ĉiuj komitatanoj, samtempe informante pri la maniero de la voĉdonado kaj pri la limdato por ricevo de la balotilo en la Centra Oficejo, kiu devas esti minimume 45 tagojn post la ekspedo de la balotilo.

(2) La voĉdonantoj signas per kruceto sur la balotilo, ĉu ili voĉdonas por aŭ kontraŭ la propono aŭ esprimas sindetenon, kaj sendas la balotilon en anonima koverto kun indiko komitata voĉdonado al la Centra Oficejo.

(3) La malfermado de la kovertoj kaj la nombrado de la voĉoj kaj esprimitaj sindetenoj okazas en la Centra Oficejo antaŭ komisiono elektita de la Estraro kaj konsistanta el la Ĝenerala Direktoro aŭ la Direktoro de la Centra Oficejo kaj minimume 2 individuaj membroj. Ĉiu komitatano kaj observanto rajtas ĉeesti.

(4) Ne validas balotilo, kiu ne atingis la Centran Oficejon ĝis la limdato, kiu estas kopio aŭ alispeca neoriginalo, aŭ sur kiu aperas ia ajn alskribaĵo krom la unusola kruceto.

(5) La Centra Oficejo informas pri la rezulto la Ĝeneralan Sekretarion, kiu informas la komitatanojn, observantojn kaj aliĝintajn asociojn.

B. Interreta Voĉdono.

(6) Detaloj, kiel okazigi interretan voĉdonadon estas priskribitaj en la Regularo pri Interreta Voĉdono de la Komitato de UEA.

 

22. Aliaj regularoj

Aliaj regularoj validas pri elektado de komitatanoj C, estraranoj, komitataj reviziantoj kaj aliaj oficohavantoj, kaj pri nomumado de Honoraj Prezidantoj, Honoraj Membroj kaj Membroj de la Honora Patrona Komitato.