1. Juro kaj interpreto
  2. Individuaj membroj
  3. Societo Zamenhof
  4. Landaj asocioj
  5. Fakaj asocioj
  6. Eksigo
  7. Oficoj
  8. Elekto de komitatanoj B
  9. Kompetentoj kaj kompensoj
  10. Haltigo
  11. Komisiono pri Financo
  12. Buĝeto
  13. Donacoj kaj heredaĵoj
  14. Ekstera revizoro
  15. Estrara raporto
  16. Amendo de regularoj

 

1. Juro kaj interpreto

1.1 Ĉiu regularo de UEA validas kaj estas interpretenda laŭ nederlanda juro.

1.2 Ĉiu regularo de UEA estas interpretenda ne nur laŭ siaj vortoj sed ankaŭ laŭ sia spirito.

1.3 Kalendaraj aludoj en la regularoj de UEA estas interpretendaj laŭ la Gregoria kalendaro.

1.4 La Esperanta testo de la regularoj de UEA estas la teksto definitiva.

1.5 En ĉi tiu regularo:

(i) estrara raporto signifas jarraporton en la senco de artikolo 33 (ĉ) de la Statuto;
(ii) komisiito signifas reprezentanton en la senco de artikolo 39 de la Statuto;
(iii) komitata revizianto signifas komitatanon nomumitan laŭ artikolo 51 de la Statuto;
(iv) konvertebla valuto signifas eŭrojn aŭ valuton, kiu estas libere konvertebla en eŭrojn kaj libere transpagebla al Nederlando;
(v) oficohavanto signifas oficohavanton en la senco de artikolo 9 de la Statuto; kaj
(vi) oficohavanto de TEJO signifas personon, kiu estas konsiderata de TEJO kiel okupanta en TEJO oficon.

2. Individuaj membroj

2.1 Ĉiu individua membro ricevas ateston pri sia membreco.

2.2 La Asocio rekonas 4 kategoriojn de individua membreco:

(i) MJ (Membro kun Jarlibro): tiu ricevas la Jarlibron;
(ii) MA (Membro-Abonanto): tiu ricevas la Jarlibron kaj la revuon Esperanto;
(iii) MG (Membro kun Gvidilo): tiu ricevas gvidlibreton pri la Asocio, eventuale en formo de depresaĵo el la Jarlibro; kaj
(iv) DM (Dumviva Membro): tiu ĝuas dumvive la rajtojn de Membro-Abonanto.

2.3 La Komitato povas krei ankaŭ aliajn kategoriojn de individua membreco. Pri membroservoj ne difinitaj de la Komitato decidas la Estraro.

2.4 La sigloj MJ-T, MA-T, DM-T indikas tiujn individuajn membrojn en la respektivaj kategorioj, kiuj estas ankaŭ individuaj membroj de TEJO.

2.5 La Komitato difinas la bazan kotizon en eŭroj.

2.6 La Direktoro de la Centra Oficejo, kun aprobo de la Ĝenerala Direktoro, kunmetas la kotiztabelon laŭ jenaj reguloj:

(i) Por ĉiu lando ekzistas aparta MA-kotizo, kiu diferencas de la baza kotizo, responde al la relativa riĉeco de la koncerna lando kompare al Nederlando, ene de limoj difinitaj de la Komitato.
(ii) Por ĉiu lando ekzistas aparta MJ-kotizo, kiu estas minimume 40% de la MA-kotizo por la koncerna lando.
(iii) Por ĉiu lando ekzistas aparta MG-kotizo, kiu estas kalkulita laŭ kriterioj difinitaj de la Komitato.
(iv) Por ĉiu lando ekzistas aparta DM-kotizo, kiu estas dudekkvinoblo de la MA-kotizo por la koncerna lando.
(v) Kotizo povas esti difinita en ĉiu ajn konvertebla valuto aŭ en alia valuto aprobita de la Estraro.

2.7 Ĉiu kotizanto pagas la validan kotizon por la lando, kie li aŭ ŝi rezidas je 1 januaro de la administra jaro, por kiu li aŭ ŝi kotizas; kun rezervo, ke por dumviva membreco oni pagas la validan kotizon por la lando, kie oni rezidis plej longe dum la lastaj 10 jaroj, se tiu estas pli alta.

2.8 Individua membro, kiu ne rekotizis por difinita administra jaro, ĝuas membroservojn ekde 1 januaro de tiu jaro sole laŭ decido de la Direktoro de la Centra Oficejo.

2.9 La Direktoro de la Centra Oficejo aŭ la koncerna peranto rajtas malakcepti peton aliĝi kiel individua membro, en kiu kazo ili devas informi unu la alian kaj sciigi la malakceptiton pri la motivo. Minimume 3 individuaj membroj rajtas skribe apelacii al la Estraro en la nomo de la malakceptito. Se ankaŭ la Estraro malakceptas la aliĝon, la apelaciantoj rajtas postuli decidon de la Komitato.

3. Societo Zamenhof

3.1 Societo Zamenhof grupigas mecenatojn, kiuj donas apartan financan subtenon al la Asocio.

3.2 La kotizo por unujara membreco en Societo Zamenhof egalas al duoblo de la MA-kotizo por la koncerna lando.

3.3 Persono, kiu faras donacon al la Ĝenerala Kaso, kies valoro egalas al minimume duoblo de la MA-kotizo por la koncerna lando, ĝuas membrecon en Societo Zamenhof, kvazaŭ la donaco estus kotizo.

3.4 Pri Societo Zamenhof persone zorgas la Prezidanto, de tempo al tempo sendante novaĵleteron al ĝiaj membroj kaj laŭeble renkontante ilin en speciala kunveno okaze de la Universala Kongreso.

3.5 Membro de Societo Zamenhof ne estas membro de UEA, se li aŭ ŝi ne estas ankaŭ individua membro.

3.6 Ĉiu membro de Societo Zamenhof ricevas ateston pri sia membreco.

4. Landaj asocioj

4.1 La minimuma membronombro por aliĝinta landa asocio estas 25 personoj. Aliĝinta landa asocio devas montri konstantan aktivecon.

4.2 Aliĝinta landa asocio pagas por ĉiu sia membro, kiu ne estas individua membro de UEA, kotizon egalan al kvindekono de la MA-kotizo por la koncerna lando. Ĉiu persono, por kiu oni tiel kotizas, fariĝas aligita membro de UEA por la daŭro de tiu jaro.

4.3 Ĉiu aligita membro ricevas, pere de la koncerna aliĝinta landa asocio, ateston pri sia membreco.

5. Fakaj asocioj

5.1 Por aliĝi al UEA la kondiĉoj por faka asocio estas:

(i) ke ĝi estas internacie aktiva asocio laŭorde organizita sub internacia gvidantaro kaj vaste malfermita al civitanoj de ĉiuj landoj, sen ekskluzivoj pro politika aŭ religia sinteno, aŭ pro raso, lingvo aŭ sekso;
(ii) ke ĝi havas minimume 25 membrojn; kaj
(iii) ke ĝi skribe konfirmas sian pretecon respekti la Statuton kaj la regularojn de UEA, precipe ĝiajn celojn kaj neŭtralecon.

5.2 Kondiĉo por daŭra aliĝinteco estas, ke la Komitato restas kontenta pri la plenumo de la jam difinitaj kondiĉoj kaj deklaro.

5.3 Principe UEA akceptas pri unu fako nur unu fakan asocion, sed la Komitato rajtas akcepti plurajn.

5.4 Aliĝinta faka asocio pagas en eŭroj jaran kotizon egalan al trioblo de la baza kotizo.

6. Eksigo

6.1 Propono eksigi aliĝintan asocion aŭ individuan membron validas, nur se ĝi estas skribe farita de aliĝinta asocio aŭ minimume 10 individuaj membroj, enhavas klarigon pri la motivo kaj estas sendita per registrita poŝto al la Ĝenerala Sekretario kaj al la koncerna asocio aŭ individua membro, kiu rajtas liveri skriban defendon al la Ĝenerala Sekretario ĝis limdato (minimume 60 tagojn post ricevo de la propono) difinita de la Ĝenerala Sekretario.

6.2 La Komitato aŭ la Estraro elektas komisionon por esplori la aferon kaj fari skriban raporton. Pri la kostoj de la komisiona laboro respondecas la proponintoj. La Ĝenerala Sekretario sendas per registrata poŝto kopion de la raporto al la koncerna asocio aŭ individua membro, kiu rajtas liveri skriban respondon al la Ĝenerala Sekretario ĝis limdato (minimume 30 tagojn post ricevo de la raporto) difinita de la Ĝenerala Sekretario.

6.3 Oni decidas la aferon, kaj je unua instanco kaj je apelacio (en kazo, kie la Statuto antaŭvidas apelacion), surbaze de la propono kaj raporto kaj eventualaj defendo kaj respondo. Ne necesas, ke la decida organo akceptu buŝajn pledojn; sed, se ĝi akceptas buŝan pledon de unu partio, ĝi devas doni adekvatan okazon por buŝa pledo al la alia partio.

7. Oficoj

7.1 La oficohavantoj de UEA estas la ĉefdelegitoj, la delegitoj (inkluzive de vicdelegitoj, fakdelegitoj, junularaj delegitoj kaj eventualaj aliaj kategorioj), la komitatanoj, la estraranoj, la komisiitoj, la komisionanoj, la komitataj reviziantoj, la administranto de la Asocia Kapitalo kaj la dungitoj: aldone, la redaktoroj de la periodaĵoj de la Asocio, se ili ne estas dungitoj, kaj la oficohavantoj de TEJO.

7.2 Vicprezidanto laŭbezone anstataŭas la Prezidanton. Por tia anstataŭado necesas la konsento de la Prezidanto aŭ, se la Prezidanto ne estas je dispono, de la Komitato aŭ la Estraro.

7.3 Pri la kutimaj oficperiodoj por la oficohavantoj de TEJO validas la TEJO-regularo kaj la aktoj de TEJO. La oficperiodo por ĉiu alia nedungita oficohavanto estas 3 jaroj, krome se en iu kazo la regularoj aŭ la elektanta organo difinas malpli longan periodon.

7.4 Pri la reelekto de la komitatanoj kaj la Prezidanto validas respektive artikoloj 26 kaj 34 de la Statuto. Pri la reelekto de la oficohavantoj de TEJO validas la TEJO-regularo kaj la aktoj de TEJO. Ĉiu alia nedungita oficohavanto estas senkondiĉe reelektebla.

7.5 Kompenso en okazo de maldungo devas ne superi la sumon antaŭviditan en la leĝoj. La interkonsentita avizperiodo por ĉesigi laborkontrakton devas ne superi 3 monatojn aŭ, se pli longa, la minimuman periodon preskribitan de la leĝoj.

8. Elekto de komitatanoj B

8.1 La Ĝenerala Direktoro anoncas en la revuo Esperanto la nombron de elektotaj komitatanoj B kaj petas la individuajn membrojn liveri al la Centra Oficejo proponojn pri kandidatoj ĝis difinita dato minimume 60 tagojn post apero de la anonco.

8.2 10 individuaj membroj el minimume 3 diversaj regnoj rajtas proponi unu solan kandidaton el inter la individuaj membroj. Al la proponoj, subskribitaj de la proponintoj, devas esti aldonitaj, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj deklaro pri la movadaj celoj de la kandidato, kiuj kune ampleksas maksimume 150 vortojn.

8.3 Post la difinita dato la Ĝenerala Direktoro konstatas la nombron de la kandidatoj surbaze de la validaj proponoj. Se la nombro de la kandidatoj ne superas la nombron de la elektotaj komitatanoj B, voĉdonado ne okazas kaj ĉiuj kandidatoj estas konsiderataj kiel elektitaj. Se la nombro de la kandidatoj superas tiun de la elektotaj komitatanoj B, la Ĝenerala Direktoro kunmetas liston de ĉiuj kandidatoj (kun ties biografietoj kaj deklaroj) kaj sendas ĝin, kun po unu malfacile falsebla balotilo, al ĉiuj individuaj membroj. La Ĝenerala Direktoro samtempe informas pri la maniero de la voĉdonado kaj pri la limdato por la ricevo de la balotilo en la Centra Oficejo, kiu devas esti minimume 45 tagojn post ekspedo de la balotiloj.

8.4 La voĉdonantoj signas per kruceto sur la balotilo la nomojn de tiuj kandidatoj, por kiuj ili voĉdonas, kaj sendas la balotilon en anonima koverto al Centra Oficejo.

8.5 La malfermado de la kovertoj kaj la nombrado de la voĉoj okazas antaŭ komisiono elektita de la Estraro kaj konsistanta el la Ĝenerala Direktoro aŭ la Direktoro de la Centra Oficejo kaj minimume 2 individuaj membroj. Ĉiu individua membro rajtas ĉeesti. Ne validas balotilo, kiu ne atingis la Centran Oficejon ĝis la limdato, aŭ per kiu oni voĉdonis por pli da kandidatoj ol la nombro de la elektotaj komitatanoj B, aŭ kiu estas kopio aŭ alispeca neoriginalo.

8.6 Tiuj kandidatoj, kiuj ricevas plej multe da voĉoj, estas elektitaj. En okazo de voĉegaleco decidas, se necese, loto. Oni informas pri la rezulto en la revuo Esperanto.

9. Kompetentoj kaj kompensoj

9.1 Ĉiu elpaŝo en la nomo de UEA, kiu ne apartenas al la rutina administrado, devas esti bazita sur rajtigo troviĝanta en decido de la Estraro.

9.2 Kompetentas kontrakte devontigi la Asocion:

(i) la Prezidanto;
(ii) la Ĝenerala Direktoro, kune kun la Prezidanto aŭ la Ĝenerala Sekretario;
(iii) la Ĝenerala Direktoro sola, pri aferoj rilataj al la normala funkciado de la administrado kaj ĝis limoj difinitaj de la Estraro;
(iv) ĉiu direktoro de oficejo de UEA, pri aferoj rilataj al la normala funkciado de tiu oficejo kaj ĝis limoj difinitaj de la Estraro (interkonsiliĝe kun la Ĝenerala Direktoro);
(v) la administranto de la Asocia Kapitalo, en la plenumado de la estraraj investodecidoj; kaj
(vi) TEJO, laŭ la preskriboj de la TEJO-regularo.

9.3 La Ĝenerala Direktoro kaj ĉiu direktoro de oficejo de UEA rajtas transdoni sian kontraktofaran kompetenton al alia oficohavanto.

9.4 Ĉiu persono, kiu kontrakte devontigas aŭ provas kontrakte devontigi la Asocion sen rajto tion fari, ŝuldas al UEA monkompenson pro ĉiuj negativaj sekvoj de tiu sia ago.

9.5 Ĉiu persono, kiu lige kun agado de UEA kaŭzas, ke la Asocio jure respondecas pri ties delikta faro aŭ nefaro, ŝuldas al UEA monkompenson egalan al ĉiuj sumoj, kiujn la Asocio devas pagi pro la koncerna delikto.

10. Haltigo

10.1 En urĝa kazo la Prezidanto povas provizore haltigi oficohavanton en la plenumo de ties funkcioj, se la agado de tiu oficohavanto morale aŭ materie damaĝas la Asocion. Pri tia haltigo la Prezidanto tuj informas la organon, kiu elektis aŭ nomumis la koncernan oficohavanton.

11. Komisiono pri Financo

11.1 La Komisiono pri Financo konsistas el minimume 3 kaj maksimume 5 individuaj membroj, kiuj estas spertaj pri financo kaj buĝetado.11.1 La Komisiono pri Financo konsistas el minimume 3 kaj maksimume 5 individuaj membroj, kiuj estas spertaj pri financo kaj buĝetado.

11.2 La komisionanojn elektas la Komitato. La oficperiodo por la komisionanoj estas 3 jaroj.

11.3 La Komisiono pri Financo konsilas al la Komitato, la Estraro kaj la Ĝenerala Direktoro pri la buĝeto kaj aliaj financaj aferoj de la Asocio. La Komisiono pri Financo kunsidas minimume trifoje en ĉiu administra jaro kun la Ĝenerala Direktoro kaj la estrarano pri financo.

11.4 Ordinare, la Estraro submetas la jenajn aferojn al la Komitato por voĉdonado per poŝto, nur se la koncernan proponon aŭ decidon akompanas favora rekomendo de la Komisiono pri Financo:

(i) proponon amendi la buĝeton:
(ii) proponon rajtigi la elspezadon de fondaĵa bonhavo aŭ amendi jaman rajtigon; kaj
(iii) decidon laŭ artikolo 14.2 de ĉi tiu regularo.

12. Buĝeto

12.1 En sia Ĝenerala Kunveno en ĉiu jaro la Komitato akceptas la buĝeton por la sekvonta administra jaro; kun rezervo, ke la decido pri la buĝeto por difinita administra jaro povas esti prokrastita ĝis plej malfrue 31 decembro en la antaŭa jaro, se la cirkonstancoj tion postulas.

12.2 La buĝeto specifas la antaŭviditajn kostojn kaj rimedojn laŭ sekcioj.

12.3 En la elspeza flanko la buĝeto povas difini marĝenon. La Estraro uzas marĝenon laŭ sia bontrovo por kovri kostojn, kiuj ne estas antaŭviditaj en la buĝeto, kondiĉe ke tiuj kostoj ne superas 20% de la sumo de ĉiuj ceteraj buĝetitaj kostoj.

12.4 La Estraro respondecas pri la plenumo de la buĝeto kaj regule raportas pri tio al la Komitato kaj la Komisiono pri Financo. La Estraro zorgas, ke oni elspezu monon nur por kostoj antaŭviditaj en la buĝeto aŭ kovreblaj per marĝeno. Se la sumo de la buĝetitaj rimedoj estas laŭ la prudenta opinio de la Estraro neatingebla, la Estraro zorgas pri proporcia redukto en la elspezoj.

12.5 Nur la Komitato povas ŝanĝi la suman ciferon de buĝeta sekcio aŭ ŝanĝi marĝenon. La Estraro, kun aprobo de la Komisiono pri Financo, povas ŝanĝi la ciferojn de la subsekcioj kaj starigi novajn subsekciojn, kondiĉe ke tio ne influas la suman ciferon de la koncerna sekcio.

13. Fondaĵoj

13.1 La fondaĵoj konsistas el bonhavoj, kiuj estas rezervitaj por aŭ dediĉitaj al specialaj celoj. Ili estas integra parto de la bilanco de UEA sed iliaj spezoj kuŝas ekster la spezokonto kaj buĝeto.

13.2 Kun escepto de la Junulara Fondaĵo, kiu funkcias kiel kapitalo de TEJO kaj estas traktata laŭ la preskriboj de la TEJO-regularo, la bonhavo de ĉiuj fondaĵoj estas elspezebla nur tiom, kiom antaŭe rajtigis la Komitato, kaj nur por la celoj difinitaj por tiu fondaĵo.

13.3 Depende de la karaktero de la koncerna fondaĵo, komitata rajtigo por elspezado de fondaĵa bonhavo povas esti por specifa sumo aŭ por procento de la efektivaj enspezoj (aŭ de la rento gajnita per la kapitalo) de tiu fondaĵo, ĉu dum la jaro, por kiu la elspezado estas rajtigita, ĉu dum la antaŭa jaro.

13.4 Por faciligi la taskon de la Komitato rajgiti elspezadon el la fondaĵoj, la Ĝenerala Direktoro preparas antaŭ ĉiu Universala Kongreso laŭeblan prognozon pri la enspezoj de ĉiu fondaĵo (kun escepto de la Junulara Fondaĵo) dum la kuranta administra jaro kaj ankaŭ dum la sekvonta.

14. Donacoj kaj heredaĵoj

14.1 Donacoj ne destinitaj al la fondaĵoj kaj ne superantaj limon difinitan de la Komitato povas aperi en la spezokonto de la Asocio. Ĉiuj heredaĵoj kaj aliaj donacoj aperas senpere en la bilanco.

14.2 Donaco aŭ heredaĵo, kiu ne estas destinata al la fondaĵoj, aldoniĝas al la Asocia Kapitalo, krom se la Estraro alie decidas. Se la donaco aŭ heredaĵo superas limon difinitan de la Komitato, tiu decido validas nur post aprobo de la Komitato.

15. Ekstera revizoro

15.1 La Estraro povas nomumi profesian revizoron aŭ revizoran firmon kiel eksteran kontkontrolanton de la Asocio, se laŭ la leĝoj aŭ administraj kutimoj de iu lando, kie UEA havas oficejon, tio estas postulata aŭ dezirinda.

15.2 La Komisiono pri Financo kaj la komitataj reviziantoj ricevas kopion de ĉiu raporto farita de ekstera kontkontrolanto.

16. Estrara raporto

16.1 La estrara raporto inkluzivas la spezokonton de la Asocio por la koncerna jaro kaj la bilancon je 31 decembro de tiu jaro.

16.2 La Estraro donas al ĉiu membro de la Asocio, en speciala publika kunveno okaze de la Universala Kongreso, la okazon fari demandojn aŭ komentojn pri la estrara raporto en ĉeesto de la Estraro, antaŭ ol la Komitato voĉdonas pri ĝi.

16.3 Komitata voĉdono akcepti la estraran raporton estas senŝarĝigo de la Estraro pri la financoj kaj agado dum la koncerna administra jaro tiom, kiom tiuj financoj kaj agado estas klarigitaj en la estrara raporto. Malakcepto ne estas konsiderata kiel esprimo de malkonfido pri la Estraro aŭ difinita estrarano.

17. Amendoj kaj regularoj

17.1 Regularon povas repreni, anstataŭigi aŭ amendi nur decido de la Komitato.

17.2 Se la Komitato faras decidon, kiu ne estas konforma al iu regulara preskribo, tiu decido ne estas rigardata kiel amendo de la koncerna regularo kaj validas, nur se ĝi eksplicite notas la nekonformecon.